• English 
  • Esperanto 
  • French 

ARE 2008 - Loĝado

16a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

en Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono

Fotoj 2006
Enkonduko
Vojiro
Enskribiĝo
Partoprenontoj 2009
Partoprenintoj 2008

Loĝado por A.R.E.

Estas tri alternativoj por loĝado: (Notu bone: ĉiuj prezoj indikitaj estas en usonaj dolaroj)

  • 1. Loĝi ĉe la gastejo The Inn

    La prezo inkluzivas 3 manĝojn, litaĵojn, bantukojn.
    Estas ebleco havi ĉambron kun privata aŭ komuna banejo.
    Infanoj malpli ol 4 jara loĝas senpage, infanoj 4 ĝis 12 duonpreze, junuloj ĝuas rabaton de 20%.
    La gastejo ofertas vegetarajn aŭ veganajn manĝojn.

  • 2. Loĝi en junulara dometo

    Gastigado en plurpersona dometo, ne inkluzivas manĝojn.
    Lito en plur-persona ĉambro, ĉirkaŭ 30$/persone/tage.
    Komuna necesejo

    Tiuj kiuj loĝas en la dometo povas memkuiri aŭ mendi manĝokuponojn de la gastejo The Inn.
    Manĝokupono matenmanĝo: 8$.
    Manĝokupono tagmanĝo: 10$.
    Manĝokupono vespermanĝo: 14$.

    La manĝokuponoj estas duonprezaj por infanoj ĝis 12 jara.
    La gastejo ofertas vegetarajn aŭ veganajn manĝojn.

    NEPRE mendu rapide antaŭ la 15an de septembro por rezervi vian lokon!

  • 3. Loĝi en alia dometo

    Estas 20 diversaj dometoj en Silvero. Se vi interesiĝas pri luado, kontaktu Silver Bay frue por certigi lokon.

    Tiuj kiuj loĝas en The Inn ne bezonas pagi aparte por la manĝoj.
    Ne estas vendejo au restoracio apud Silvero, necesas veturi al Ticonderoga, kiu estas 15-minute norden de Silver Bay.
    Ne necesas kunporti litajhon kaj bantukojn en The Inn kaj por la dometoj.

Se vi volas plurfoje trinki teon au kafon, la prezo estas po 2$ tage/persone.

Kiel mendi?

Por dormi en The Inn aŭ mendi dometon, vi devas kontakti la gastejon (anglalingve).

Junularaj dometoj
Se vi volas dividi dometon kun deko da esperantistoj en plurpersonaj ĉambroj, skribu al ni antaŭ la 15an de septembro por rezervi lokon.

Kotizoj

La kotizo por la programo estas 5$.
Donacoj estas bonvenaj por helpi subvencii alvenon de junuloj/studentoj.
La kotizo estas pagebla surloke je via alveno, tamen ne forgesu aliĝi tuj!