Oftaj demandoj

Mi ankoraŭ ne bone scipovas Esperanton. Ĉu mi rajtas partopreni?

  • Jes! Ĉeesti Esperantajn aranĝojn estas la plej bona maniero pliboniĝi!

Mi loĝas iom for de Montrealo. Ĉu mi povus ricevi financan apogon por partopreni?

  • Jes, rezidantoj de Kanado povus ricevi stipendion de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) por helpi al ili pagi la kostojn de sia partopreno. Kandidatoj devas peti antau la 15-a de aprilo 2024. Memoru tamen, ke la sumoj cele al financa apogado estas limigitaj, tial KEA ne povas garantii sukceson al ĉiu petanto.

Mi havas malfacilaĵojn marŝi. Ĉu iuj aktivaĵoj estos alireblaj al mi?

  • Demandu la organizantojn, kiom da marŝado bezonatos.

Comments are closed.