GRAVAJ ANONCOJ SUBE
Notu, ke la programo ne estas fina kaj ankoraŭ povus ŝanĝiĝi.
Sabato, la 18-a de majo 2024
12:00 – 15:00: Alveno en restoracio Végo (1720 rue Saint-Denis, Montréal) – metrostacio: Berri-UQAM
15:00 – 18:00: Taga programero 1: ekskurso “Urbocentraj preĝejoj”
18:00 – 20:00: Vespermanĝo – 5 eblecoj: Tendresse (Vegana) 1259 Ste-Catherine Est | Le Goût du Vietnam (vietnama) 1389 Ste-Catherine Est, | Chilanga Taqueria (meksika) 1371 Ste-Catherine Est | Toro Rosso (itala) 1453 Ste-Catherine Est | 30 juin Restaurant (afrika – konga) 1693 Ste-Catherine Est.
20:00 – 22:00: Amikeca Vespero Centre Saint-Pierre, 1212 rue Panet (Centre Saint-Pierre) – metrostacio Beaudry
Dimanĉo, la 19-a de majo 2024
9:30 – 11:00: Taga programero 1: ekskurso en Biodôme, en orienta Montrealo, apud la tre rekonebla olimpika stadiono de Montrealo – metrostacio: Viau. Grupiĝo estos ĉe enirejo de Biodôme.
12:00 – 14:30: Tagmanĝo Les 3 Brasseurs, 105 rue St-Paul Est (Malnova urbo)
15:00 – 18:00: Taga Programero 2: ekskurso en Malnova Urbo
18:00 – 20:00: Vespermanĝo – 5 eblecoj: Tendresse (Vegana) 1259 Ste-Catherine Est | Le Goût du Vietnam (vietnama) 1389 Ste-Catherine Est, | Chilanga Taqueria (meksika) 1371 Ste-Catherine Est | Torro Rosso (itala) 1453 Ste-Catherine Est | 30 juin Restaurant (afrika – konga) 1693 Ste-Catherine Est.
20:00 – 22:00: Kultura Vespero, Centre Saint-Pierre, 1212 rue Panet (Centre Saint-Pierre) – metrostacio Beaudry
Lundo, la 20-a de majo 2024
9:30 – 12:30: Taga programero 1: ekskurso “Juda Montrealo en la tempo de Zamenhofo” (gvidanto: Ĵenja Amis). Kun halteto apud kelkaj “ruelles vertes” (verdaj stratetoj) en Mile-End. Startas de: Square Saint-Louis (apud la fontano). Finas apud la domo de Leonard Cohen, en la parko Eta Portugalio.
12:30 – 14:30: Tagmanĝo kaj adiaŭo: Bagels Etc. (Eta Portugalio). Se pli ol 23 personoj, la grupo estos dividita. Aliaj opcioj estas (ekz., vendejo).
14:30 – 17:30: Postkongresa ekskurso “La tomboj de la Montrealaj Zamenhofoj”. Renkontiĝo en la parko Eta Portugalio. Kun flankvizito al la tombo de Leonard Cohen. Post la ekskurso, vizito al la Montreala Zeo en la parko Albert Saint-Martin.
18:00: Se intereso, komuna vespermanĝado urbocentre en Plateau (ikona restoracio La Banquise).
ALDONAJ GRAVAJ ANONCOJ
Karaj partoprenontoj de MEKARO
Baldaŭ okazos MEKARO. Ni dankas vin pro via aliĝo!
Anticipa aĉeto de biletoj
Por faciligi la logistikon de la evento, ni petas vin antaŭ aĉeti biletojn rete por du vizitojn, farotaj dum MEKARO, se vi ŝatus partopreni ilin:
- Biodôme (dimanĉon je 9:30):
- Basilique Notre-Dame (dimanĉon je [decidota])
- France: https://feverup.com/m/134261
- Angle: https://feverup.com/m/134261/en
Biletoj povas elĉerpiĝi kaj ne plu eblos aĉeti surloke. Do ni tre rekomendas fari rete anticipe.
Libroj el la Libraro Ludovika
Eblos al membroj de KEA aŭ ESK pruntepreni libroj el la Libraro Ludovika, la libra kolekto de KEA kaj ESK.
Por trarigardi la katalogon: https://www.biblioteko.ca/
Se vi ŝatus pruntepreni libron, bv. sendi mesaĝon al la prizorganto de la biblioteko, Martin Morris: martinbmorris -ĉe- gmail.com
Libroservo
Eblos aĉeti librojn eldonitaj en Kanado. Vi povas mendi anticipe. Ni ankaŭ kunportos kelkajn ekzemplerojn por vendi dum vespera programo. http://www.esperanto.qc.ca/eo/eldonajhoj/
Rekomendita aŭtoparkejo
Se vi alvenos aŭte kaj devos lasi vian veturilon en sekura loko, ni rekomendas la subteran parkumejon de la Granda Biblioteko, tre centra, apud la unua kunvenejo sabaton (Resto Végo), kaj kie eblas parkumi aŭton dum tago kontraŭ 12 aŭ 13 $ (depende de la tago).
Por pliaj informoj:
https://www.banq.qc.ca/notre-institution/grande-bibliotheque/stationnement-de-la-grande-bibliotheque
Kultura vespero
Ni invitas vin kontribui al la kultura vespero per muzikado, kantado, ktp. Laûeble, informu nin anticipe.
info(ĉe)esperanto.qc.ca
Volonta kontribuo
Partoprenontoj devos zorgi mem pri surlokaj kostoj kaj vizitoj, sed ni ĝojas oferti la aliĝon mem senpage, por ebligi al plej multaj Esperantistoj – ankaŭ tiuj kun malpli altaj monrimedoj – partopreni. Volonta kotizo por subteni la eventon tamen bonvenas.
Sugestita sumo: 20 $
Facila maniero kontribui estas uzi nian PayPal-konton, ligita al la retadreso: paiement -ĉe- esperanto.qc.ca
Komento: Kontribuo por Mekaro 2024.
Ni dankas vin pro via apogo kaj antaŭĝojas bonvenigi vin!