Insulo de la Rozoj: Esperanto-ŝtato?

Trefflé (Trefleo) Mercier

Ĉu eblas, ke la neŭtrala Esperanto iam fariĝis la oficiala lingvo de iu lando? Jes, tio okazis antaŭ ne tro longa tempo en Eŭropo, fakte de 1964 ĝis 1968. Tio estis la revo de iu itala inĝeniero, Giorgio Rosa, kiu decidis starigi platformon en la Adriatiko, proksimume 6 marmejlojn de la bordo vidalvide al Rimini en internaciaj akvoj. Tiu inĝeniero inspiriĝis de sia nomo Rosa por nomi sian “insulon” Insulo de la Rozoj. Tiu platformo fariĝis granda turisma allogaĵo. Homoj el multaj landoj iris viziti la sendependan insulon por amuziĝi kaj aĉeti suvenirojn. Tie estis dancejo kaj restoracio. La mikrolando eĉ emisiis poŝtmarkojn en Esperanto. Spite la fakton, ke Rosa faris prezentaĵon eĉ antaŭ la Eŭropa Unio, neniu lando agnoskis la memdeklaritan ŝtaton.

Tamen la utopio ne povis daŭri. La itala registaro ne estis kontenta pri la fakto, ke tiu “sendependa ŝtato”, tiel proksima al Italio, ne pagas impostojn. Kelkaj ekstremdekstraj parlamentanoj deklaris, ke la insulo reprezentas minacon al NATO-sekureco, eventuale sugestante kovrilon por sovetiaj nukleaj submarŝipoj. Alia motivo de la italoj estis, ke la platformo malstabiligas operaciojn trans la Adriatiko en Jugoslavio kaj eĉ en Albanio.

Do la 25-an de julio 1968, 55 tagojn post sia memdeklaro de sendependeco, la Respubliko de la Rozoj estis kaptita kaj evakuita de la italaj aŭtoritatoj kaj poste detruita.

Ĉio pri la Insulo de la Rozoj estis brile ilustrita en lastatempa itala filmo lanĉita de Netflix en decembro 2020. Oni povas ĝin spekti en multaj lingvoj, escepte de Esperanto. Ankaŭ Vikipedio proponas interesan artikolon pri tiu fenomeno.

Estas (aŭ estis) multaj mikronacioj en la mondo. Eĉ Kanado havis almenaŭ ses. Memoriĝu pri Royaume de l’Anse Saint-Jean (Saguenay—Lac-Saint-Jean) kun la reĝo Denys la 1a. Interesa socia kaj historia temo por eventuala artikolo, ĉu ne?

Bildoj : Vikipedio

Comments are closed.