La Ruĝa Linio de Montrealo
Verkis Garry Evans Ne temas pri nova metro-linio de Montrealo (fakte ruĝan metro-linion oni planis en 1982, sed finfine neniam konstruis – nun estas nur blua, verda, flava kaj oranĝkolora linioj). Sed, piedirantoj tra la urbocentro de Montrealo ĉi-somere certe rimarkis jen kaj jen ruĝan linion pentritan sur la trotuaron….