Verkis Garry Evans

Ne temas pri nova metro-linio de Montrealo (fakte ruĝan metro-linion oni planis en 1982, sed finfine neniam konstruis – nun estas nur blua, verda, flava kaj oranĝkolora linioj). Sed, piedirantoj tra la urbocentro de Montrealo ĉi-somere certe rimarkis jen kaj jen ruĝan linion pentritan sur la trotuaron.
Kio ĝi estas ? Temas pri Le Sentier du Cœur de L’Île (Pado ĉe la Koro de l’Insulo), 15-kilometra pado, kiu pasas preter multaj el la plej gravaj vidindaĵoj de la urbocentro, inkluzive La Placon de Festivaloj, la Universitatojn de McGill kaj UQAM (kie cetere la Universala Kongreso de Esperanto okazos en aŭgusto 2022), la tri katedralojn, kaj la gejan vilaĝon. Interese, ĝi ankaŭ vagas tra malpli konataj (sed tamen ĉarmaj) kvartaloj malantaŭ la grandaj stratoj, kiel Shaughnessy Village kaj Strato Atateken. La linio estas cirkla, do ne estas oficiala komenco aŭ fino. Vi komencu de ie ajn. Kaj kompreneble ne necesas marŝi la tutajn 15 kilometrojn en unu fojo.
La pado, iniciato de la Turisma Oficejo de Montrealo, La Kvartalo de Spektakloj, kaj Montrealo Urbocentro, estas inspirita de la similaj Ligne Verte (Verda Linio) en Nantes (Esperante : Nanto, Francio) kaj la Freedom Trail (Libereca Pado) en Bostono, Usono. Ĝi malfermiĝis nur meze de julio ĉi-jare.
Laŭ la pado estas 67 ŝildetoj, kun QR kodoj, kiuj ligiĝas al retejo kun informoj pri la loko kaj gvidas vin al la sekva vidindaĵo. Ankaŭ – almenaŭ dum la somero – estas diversloke seĝoj por ripozi, artaj instalaĵoj, balanciloj, urbaj ĝardenoj, eĉ semajnfine muzikaj koncertoj kaj spektakloj de dancado ktp. Informojn oni povas legi en la franca aŭ la angla ĉe https://www.lecoeurdelile.com/
La pado estas tre facile sekvebla, pro tiu ĉiea ruĝa linio (kvankam, en la plej historiaj partoj de la urbo, ĝi iĝas dum mallonga distanco tripunkta linieto por ne difekti la belecon de la vidaĵo).
La nova pado eble maltrafas kelkajn interesajn vidindaĵojn de la urbo. Ĝi ne tuŝas, ekzemple, la monton Mont Royal, nek atingas la riveregon Sankta-Laŭrenco. Sed fakte estas alia pado, La Promenade Fleuve-Montagne (Promenado Riverego-Monto), 4-kilometra pado malfermita en 2017 por jubili la 375-an datrevenon de la fondo de Montrealo, kiu iras ĝuste de la malnova haveno apud la riverego ĝis la eniro al la monto, de kie vi povas (se vi estas sufiĉe bone trejnita) grimpi ĝis la montopinto. Vidu (france aŭ angle) https://ville.montreal.qc.ca/fleuve-montagne/fr
Por vizitantoj al Montrealo (aparte dum la UK venontjare), kiuj volas trankvile marŝi tra la urbo, ĝojante la etoson, fojfoje haltante por spekti artaĵon aŭ gustumi kafon aŭ manĝeton, mi povas forte rekomendi la du padojn kiel la plej bonan manieron ĝui la urbocentran vivon.