Estraro 2021-23 kaj financa raporto

Post la ĝenerala kunsido de la 15-a de oktobro, la kvin estraranoj tuj kunsidis kaj elektis inter si la ĉefetraranojn. Nicolas Viau plu estas prezidanto, kaj mi, Sylvain Auclair,  plu estas sekretario, tiel mia domadreso plu vvalidas kiel adreso de la sidejo de ESK, sed Garry Evans estis elektita kiel kasisto — je mia granda ĝojo, ĉar mi delonge deziris depreni de mi tiun taskon — kaj Joel Amis estis elekita kiel vicprezidanto. Normand Fleury estas nun simpla estrarano, sen plia posteno, sed kun multaj taskoj.

Kiel anoncita ĉisupre, mi, Sylvain Auclair, ne plu estas kasisto, sed mi tamen informu la membrojn pri la financa stato de la Societo post mia lasta deĵorjaro. Nu, mi devas konfesi, ke ne estas multo por raporti. Niaj du ĉefaj enspezoj estis kotizoj — 333 $, inkluzive 108 $jn el la kotizrezervo de la malnovaj altegaj dumvivaj membroj — kaj donacoj — 150 $. Ni ankaŭ vendis librojn, dank’al la laboro de Normand Fleury, sed tiuj vendoj strange ne portis profiton. Niaj elspezoj estis minimumaj — plej multa laboro de niaj aktivuloj ja koncernas la venontsomeran universalan kongreson — tiel ke ni povis denove profit. La neta kapitalo de la Societo, je la 31-a de majo, altis je pli ol 7000 $.

Verkis Silvano Auclair, Sekretario de ESK

Comments are closed.